Vortoj formitaj per oficialaj afaiksoj en Revo aperas en la artikolo ĉe la radiko, al kiu ĝi aplikiĝas. Kontraŭe neoficialaj afiksoj estas prezentataj kiel parto de radiko kaj tiel la koncernaj vortoj havas apartan artikolon.

Kelkaj neoficialaj afiksoj estas konsidereblaj kiel parto de la lingvo kaj tial oficialigindaj. Eventuale iam ni traktos ilin same kiel la oficialajn. En la kardo de reviziado de PIV aktuale okazas diskutoj pri tio temo kaj kiel rezulto estas atendata listo de rekomendataj afiksoj por oficialigo. Kiam la rezulto estos fiksita ni rediskutu, ĉu ni en Revo koherigos nin al estonta PIV.

A. Oficialaj sufiksoj

participoj

  • -ant
  • -int
  • -ont
  • -at
  • -it
  • -ot

nomsufiksoj

  • -nj
  • -ĉj

aliaj

  • -aĉ
  • -ad
  • -aĵ
  • -an
  • -ar
  • -ebl
  • -ec
  • -eg
  • -ej
  • -em
  • -end
  • -er
  • -estr
  • -et
  • -id
  • -ig
  • -iĝ
  • -il
  • -in
  • -ind
  • -ing
  • -ism
  • -ist
  • -obl
  • -on
  • -op
  • -uj
  • -ul
  • -um

B. oficialaj prefiksoj

  • bo-
  • ĉef-
  • dis-
  • ek-
  • eks-
  • fi-
  • ge-
  • mal-
  • mis-
  • pra-
  • re-
  • trans-

C. neoficialaj sufiksoj konsiderindaj

Krom precize difinitaj kaj komune komprentataj SI-prefiksoj la sekvaj jam estas certagrade komunlingve uzataj:

  • bio- (kun la signifo “ekologia”, ekz-e bio/vend/ej/o, sed ne en biofizik/o)
  • tele- (kun la signifo “neĉeesta”, ekz-e tele/reg/il/o, sed ĉu teleskop/o estas tele/vid/il/o?)

Kelkaj pliaj estas okaze aplikataj sed ne nepre bezonataj: anti-, pseŭdo-, retro-, -iv-, -iz, -eks Pli detala listigo kaj konsidero ĉi-sekve.

sufiksoj pli aŭ malpli komuniĝintaj

  • -esk (-ec, ofta ŝajnsufikso)
  • -i (AdE: sinonimo al -uj ĉe landnomoj, de PIV tre vastsence uzata)
  • -iĉ (vir-, maskla)
  • -ik (-scienc, -art, -teknik, ofta ŝajnsufikso)
  • -iliard
  • -ilion
  • -iv (-/a, -pov, -kapabl)
  • -iz (-ig)
  • -krati (-reg)
  • -oid (-simil, -spec, -form)
  • -olog (-sciencist, -fakul)
  • -ologi (-scienc, -fak)
  • -oz (-hav, -riĉ, -ec)
  • -t (muzika intervalo: duto, trito ktp.)
  • -uk (kastrita)

biologia nomenklaturo

  • -ac (-famili)
  • -ed (-famili)

Jam uzataj en komunlingvo kaj Revo estas sufiksoj -ul kaj -form por nomi ordojn.

Atentinda estas ankaŭ la iniciato Nova Biologia Nomenklaturo, kiu ne bezonas apartajn afiksojn por nomi familiojn, ordojn, klasoj ktp.

ĥemia nomenklaturo (IUPAC)

La sufiksoj homonimas konsiderinde kun oficialaj sufiksoj (-at, -an, -id, -it, -on ktp). Tial ŝajnas ne konsilinde samrange uzi ilin kun oficialaj sufiksoj en la vortaro. Prefere ni daŭrigu prezenti ilin en ĝenerallingva vortaro, kiu estas Revo, kiel parto de la radiko.

Afiksoj por multobloj (mono-, di-, tri-, tetra-, penta-, heksa-, septa- kc) kaj elementoj (hidro-, nitro- oksi kc) estas pli specifaj, sed mi ne vidas avantaĝon trakti ilin kiel esperantajn afiksojn. Entute la nomenklaturo de IUPAC estas tre ampleksa kaj apenaŭ lernebla de nefakulo. Plie multaj ĥemiaĵoj plu havas tradician nomon, kiu ofte estas pli komuna en la ĝenerala lingvo. Do mi rekomendas, ke ni prezentu propan/, propanon/ kiel radikoj same kiel la tradician aceton/ kiel radikojn kun po aparta artikolo. Sistema prezento de ĥemiaj nomoj estus tasko de fakvortaro aŭ leksikono.

D. neoficialaj prefiksoj konsiderindaj

el la Sistemo de Internaciaj Mezuroj (SI)

Tiuj estas sufiĉe rekoneblaj kaj komunaj por trakti ilin samrange kiel la oficialajn. Krome ili aplikiĝas nur al mezurunuoj kaj okaze al aliaj unuoj (ekz-e kiloeŭro, megabitoko) por ne konfuzi averaĝan Esperanto-parolanton nefakulon.

1. obloj

  • deka-
  • hekto-
  • kilo-
  • mega-
  • giga-
  • tera-
  • peta-
  • eksa-
  • zeta-
  • jota-

2. onoj

  • deci-
  • centi-
  • mili-
  • mikro-
  • nano-
  • piko-
  • femto-
  • ato-
  • zepto-
  • jokto-

aliaj pli malpli komuniĝintaj

Tiujn ni devus diskuti pli detale, aparte ĉar ili ofte aperas kiel ŝajnprefiksoj (telefono ne estas distanca fono, biografo ne estas grafo). Krome aparte la prefikso bio- estas uzata kaj por nomi biologiajn specialiĝojn (bio-fiziko, bio-geografio, bio-diverseo, bio-maso) kaj kiel sinonimo de ekologia / organika (bio-vendejo, bio-kulturo kc). La komunuza prefikso mikro- (nevideble malgranda) ne estas sinonima kun la SI-prefikso (10-6)

  • anti- (kontraŭ-, mal-)
  • bio- (viv-, biologi-)
  • geo- (ter-, geografi-)
  • hiper- (super- aŭ tro-)
  • hipo- (sub- aŭ maltro-)
  • infra- (trans-)
  • makro- (-eg-, sed nekohera: makroekonomio, makrofotografio, makrolingvo esprimas diversajn konceptojn)
  • meta- (prisia, priskriba, super-, inter-)
  • mikro- (nevideble malgranda, -et-)
  • mini- (neordinare malgranda)
  • mono- (unu-)
  • paleo- (pra- foje ne funkcias: prabotaniko)
  • proto- (unua-, foje esprimebla per pra-)
  • pseŭdo- (nevera)
  • retro- (re-, reen)
  • stereo- (du-)
  • stif- (vic-)
  • tele- (for-, distanc-, neĉe(est)a)
  • ultra- (trans-)