Diverscele oni volas elŝuti partojn de Reta Vortaro por uzi ĝin loke, fari analizojn k.s. Jen kelkaj informoj, de kie oni povas elŝuti pakaĵojn:

Ĉiutaga eldono

Kadre de revo-fonto kreiĝas ĉiutaga eldono, kiu konsistas el pakaĵoj de la fonto-tekstoj en XML, nomataj Source code kaj pakitaj kiel zip kaj tar.gz.

Aldone pakiĝas ĉiuj artikoloj kaj artikolhistorioj kiel HTML en revoart_<dato>.zip kaj ĉiuj kadraj dosieroj, indeksoj kaj tezaŭro en revohtml_<dato>.zip.

Pliaj pakaĵoj enhavas la indeksinformojn kiel rilata datumbazo Sqlite en revosql-inx_<dato>.zip. Fine la pakaĵo revosql_<dato>.zip aldone enhavas la artikolojn kiel HTML en plia tabelo.

Malnovaj pakaĵoj

La malnova elŝutopaĝo plu provizas kelkajn aliajn, iom malnoviĝintajn pakaĵojn: formatoj dict kaj xdxf kaj du e-libroj. Se vi bezonas pli novan pakaĵon en tiuj formatoj, ni povas labori pri tio, sed ĝis nun apenaŭ iu petis… Bv. skribu al administranto aŭ la dissendolisto.