Revo grandparte kreiĝas per la multaj kontribuoj de diligentaj redaktantoj. En ĉiu artikolo vi trovas la redaktokronikon kun la nomoj de la kontribuantoj.

Aldone ni tie ĉi mencias eklkajn gravajn fontojn, el kiu Reta Vortaro ĉerpis konsiderinde:

  1. Plena Vortaro de Esperanto (PV) SAT, 1934, verkita sub gvido de Émile Grosjean-Maupin en kunlaboro de Albert Esselin, Salomon Grenkamp-Kornfeld kaj Gaston Waringhien formas la bazan stokon de artikoloj kaj difinoj de Reta Vortaro. (Intertempe la nombro de artikoloj kompare duobliĝis kaj ĉiuj artikoloj abunde aktualiĝis kaj pliampleksiĝis, sed sen tia firma bazo, kiu estas PV, Reta Vortaro eble tute ne realiĝus)

  2. Danke al la registrado kaj enretigo de multaj klasikaj kaj modernaj tekstoj ni povas ĉerpi niajn citaĵojn kaj reverki la difinojn surbaze de efektiva uzo. Do apartan dankon al ĉiuj aŭtoroj, enretigantoj, redaktantoj de Tekstaro, Monato, La Ondo de Esperanto k.m.p.

  3. Por kelkaj nacilingvoj, kie mankas regula kontribuanto de tradukoj ni tamen povis ĉerpi certakvante el ekzistantaj vortaroj: