potoj


Kiel fariĝi kunredaktanto?

Aliĝu al la dissendolisto de redaktantoj kaj registriĝu kiel redaktanto ĉe <wolfram(ĉe)steloj.de>.

Kiel funkcias redaktado?

Por la redaktado ekzistas retpoŝta redaktoservo, kiu traktas redaktitajn artikolojn senditajn de la redaktantoj.

Por redakti artikolon vi havas la sekvajn eblecojn:

  • Simplajn redaktojn vi povas fari per la formularo, kiu estas ligita malsupre de ĉiu artikolo per la indiko |redakti…|
  • Pli komforta redaktilo troviĝas ĉe revaj.steloj.de
  • Vi povas preni aktualan artikolon en formo XML kaj sendi redaktojn per simpla retpoŝto (Atentu, ke tiel estas la risko, ke via retpoŝtilo fuŝas la tekston, ekzemple enmetante malĝustajn linirompojn. Do tio estas nur por spertuloj)

Kiel la artikoloj estas strukturitaj?

La artikoloj estas verkitaj per la lingvo XML. La strukturon, kiun havu artikolo, priskribas la dokumenttipdifino (DTD).

La sekvaj dosieroj apartenas al la DTD:

Bedaŭrinde pluraj TTT-legiloj provas interpreti ilin anstataŭ montri la enhavon. Do uzu la funkcion "sekurigi referencon" de via TTT-legilo (ofte en la kuntekstmenuo, aperanta ĉe dekstra musklako sur la referenco), kaj legu la sekurigitajn dosierojn poste per simpla tekstredaktilo.

Se vi volas indiki fakojn kaj la lingvojn de tradukoj, bv. uzi la sekvajn mallongigojn:

Ĉu mi devos lerni XML por kunredakti?

Kuraĝon! Vi povas komenci redaktadon per simplaj aferoj kiel aldono de tradukoj en la artikoloj. Iom post iom vi lernos, kiel la artikoloj estas konstruitaj kaj povos fari pli komplikajn redaktojn.

Helpas ankaŭ la teknika manlibro lerni la uzon de bazaj strukturoj per klarigoj kaj ekzemploj.

Pri kio mi povas helpi en la redaktado?

Jen kelkaj aferoj, kiujn vi povus fari:

  • Regule legi novajn kaj ŝanĝitajn artikolojn kaj komenti pri eraroj.
  • Forigi tajperarojn el la artikoloj. La vortokontrolo helpas trovi tiujn. (vidu ankaŭ la klarigojn)
  • Aldoni tradukojn en via gepatra lingvo. Jen kelkaj mankantaj tradukoj
  • Aldoni indikojn pri oficialeco de vortoj (la steloj kaj ciferetoj ĉe la radikoj en PIV).
  • Kontroli vortojn de iu fako, aldoni fakindikon ĉe mankantaj vortoj. Ĝustigi la difinojn.
  • Trovi la fontojn de cititaj frazoj kaj aldoni pliajn ekzemplojn de vortuzo. Vi povas uzi la komfortan serĉilon ĉe revaj.steloj.de tiucele.
  • Aldoni bildojn de plantoj, bestoj, muzikinstrumentoj ks. en la artikoloj. Per la serĉilo ĉe revaj.steloj.de vi povas ankaŭ serĉi kaj enmeti bildojn de Vikimedio.

Ĉu ekzistas reguloj pri redaktado de artikoloj?

Vi trovas regulojn kaj rekomendojn pri redaktado de la artikoloj en la lingva manlibro.

Ni havas unu centran regulon, kiu certigu la karakteron de Revo kiel vortaro, kiu prefere registras la uzatan lingvon. Tial ni interkonsentis, ke por aldono de vortoj, redaktantoj provizu almenaŭ du fontojn, el kiu almenaŭ unu ne estu vortaro.