RelaxNG-difino de strukturo de Voko-vortaro uzata en Reta Vortaro

ulmobranĉo

Enhavo

► Strukturo de artikolo
► Strukturoj de detalaj elementoj

Strukturelementoj (rekte uzeblaj en XML):
adm | alineo | art | aut | autoro | baz | bib | bld | ctl | dif | drv | ekz | em | epilogo | esc | fnt | frm | g | gra | ind | k | kap | klr | lok | lstref | mlg | mll | nac | nom | ofc | parto | precipa-parto | prologo | rad | ref | refgrp | rim | sekcio | snc | sncref | sub | subart | subdrv | subsnc | sup | tezrad | titolo | tld | trd | trdgrp | url | uzo | var | vortaro | vrk | vspec |

Helpdifinoj (uzataj por difini la aranĝon de elementoj):
indikiloj | dif-ref-parto | dif-ref | difiniloj-supl | referenciloj | tradukiloj | unua-parto | sekva-parto | tekst-stiloj | fako | art-marko | drv-marko | snc-marko | marko |

La teĥnika manlibro montras al vi kiel en artikoloj kombini tiujn strukturelementojn pri la plej oftaj okazoj.


.

KADRA STRUKTURO DE VORTARO


vortaro

Radiko de la strukturarbo de vortaro. La elemento ampleksas la tutan vortaron.
Ĝi entenas aŭ prologon, precipan parton kaj epilogon aŭ plurajn artikolojn. Prologo kaj epilogo estas nedevigaj. La ebleco de rekta enteno de artikolo ne estas destinita por kompletaj vortaroj, sed por eltiroj aŭ unuopa artikolo.

vortaro =
  element vortaro {
    attlist-vortaro,
    ((prologo?, precipa-parto, epilogo?) | art+)
  }
attlist-vortaro &= empty

prologo

Prologo de la vortaro. Ĝi povas enteni la titolo(j)n kaj aŭtoro(j)n de la vortaro kaj aliajn tekstojn.

prologo =
  element prologo {
    attlist-prologo, (text | titolo | autoro | alineo)*
  }
attlist-prologo &= empty

epilogo

Epilogo de la vortaro. Ĝi povas enhavi iun tekston aŭ plurajn alineojn.

epilogo = element epilogo { attlist-epilogo, (text | alineo)* }
attlist-epilogo &= empty

titolo

Titolo de la vortaro. Ĝi estas entenata en la prologo. Pluraj titoloj estas permesitaj.

titolo = element titolo { attlist-titolo, text }
attlist-titolo &= empty

autoro

Indiko de aŭtoro(j) de la vortaro. Ĝi estas enhavata en la prologo kaj povas okazi tie plurfoje.

autoro = element autoro { attlist-autoro, text }
attlist-autoro &= empty

alineo

Unuopa alineo en la prologo- aŭ epilogo-teksto.

alineo = element alineo { attlist-alineo, (text | url)* }
attlist-alineo &= empty

precipa-parto

Precipa parto de la vortaro. Ĝi enhavas rekte ĉiujn artikolojn aŭ sekciojn aŭ partojn. Diversaj partoj povas dividi diversajn lingvojn de la kapvortoj. Sekcioj grupigas vortojn komenciĝantajn je sama litero.

precipa-parto =
  element precipa-parto {
    attlist-precipa-parto, (parto+ | sekcio+ | art+)
  }
attlist-precipa-parto &= empty

parto

Vortaroparto. Ĝi estas entenata en la precipa parto. Parto normale prezentas unu lingvon en plurlingva vortaro aŭ lingvodirekton en dulingva vortaro. Ĝia atributo lng indikas la lingvon de la kapvortoj en la parto.

parto = element parto { attlist-parto, (sekcio+ | art+) }
attlist-parto &= attribute lng { text }?

sekcio

Sekcio en vortaro. Ĝi estas entenata en la precipa parto aŭ en parto de ĝi kaj normale entenas ĉiujn artikolojn, kies kapvorto komenciĝas je sama litero. La atributo lit indikas tiun komencliteron.

sekcio = element sekcio { attlist-sekcio, art+ }
attlist-sekcio &= attribute lit { text }?

.

STRUKTURO DE ARTIKOLO


indikiloj

Tuj post la kapvorto venas ordinare unue kelkaj indikiloj pri la gramatiko, uzo k.a.

indikiloj = 
  fnt
  | gra
  | uzo
  | mlg
  | tezrad

dif-ref-parto

Ĉe sinonimoj oni povas uzi referencon al alia vorto aŭ senco (dif-ref), kiu difinas ĝin. Ĝin povas suplementi indikiloj, aliaj referenciloj, rimarko, tradukiloj kaj administra noto.

dif-ref-parto =
  indikiloj*,
  dif-ref,
  referenciloj*,
  rim*,
  tradukiloj*,
  adm*

dif-ref

Foje la difino anstataŭiĝas per difina referenco aŭ grupo da ili (refgrp). Oni uzas tiam la tipon dif.

dif-ref =
  element refgrp { attribute tip { "dif" },  (text? & ref+) }
  | element ref { attribute tip { "dif" }, attribute cel { text }, 
      (text | tld | klr | sncref)* }

difiniloj-supl

Post difino povas veni diversaj suplementoj kiel ekzemploj, referenciloj, bildoj (bld), rimarkoj…

difiniloj-supl =
  referenciloj
  | ekz
  | bld
  | rim
  | adm

referenciloj

La referenciloj montras al rilataj vortoj kaj sencoj (refgrp, ref), vortlistoj (lstref) aŭ al interreta paĝo (url).

referenciloj =
  ref
  | refgrp
  | lstref
  | url

tradukiloj

La nacilingvaj tradukoj de la senco aŭ derivaĵo - unuopa (trd) aŭ pluraj grupigite (trdgrp).

tradukiloj = 
  trdgrp
  | trd

unua-parto

Unua parto de teksto en artikolo, derivaĵo aŭ senco, kiu venas antaŭ subdividoj, t.e. ekz. en derivaĵo tio, kio venas antaŭ sencoj. Tio povas esti indikiloj kaj eble difino.

unua-parto = 
  indikiloj*,
  dif?

sekva-parto

Sekva parto de teksto en artikolo, derivaĵo aŭ senco venante post subdividoj, kiu ekz. en derivaĵo venas post la sencoj. Ĝi konsistas el difiniloj-supl kaj tradukiloj, sekvata de administra noto. Ĉiuj partoj povas esti forlasitaj.

sekva-parto =
  difiniloj-supl*,
  tradukiloj*,
  adm*

tekst-stiloj

La unuo tekst-stiloj listigas ĉiujn strukturilojn, kiuj donas stilon al tekstoparto, ekz. emfazita, citilita (ctl), altigita (sup) aŭ malaltigita (sub) teksto kaj formulo (frm). Aliaj elementoj klarigo (klr), tildo (tld), sencreferenco (sncref), nomo aŭ nacilingva esprimo same povas esti multloke, do ankaŭ ili estas listigitaj tie ĉi.

tekst-stiloj = tld | sncref | klr | em | sup | sub | ctl | frm | nom | nac

art

Unuopa artikolo de la vortaro. Ĝi povas okazi en vortaro (se ne ekzistas precipa-parto), precipa-parto, partosekcio. Tio dependas de la konkreta strukturo de la vortaro. Ĉiu artikolo entenas unue kapvorton kaj poste aŭ priskribajn elementojn aŭ plurajn derivaĵojn aŭ plurajn sencojn de la kapvorto aŭ subartikolojn.

art =  
  element art {
    attlist-art, 
    art-kap, 
    unua-parto,
    (subart | drv | snc)*,
    sekva-parto
  }
attlist-art &= attribute mrk { art-marko }

subart

Subartikolo. Ĝi povas okazi en art, se la signifoj de vorto (ofte ĉe prepozicioj kaj afiksoj) estas tre diversaj.

subart =
  element subart { 
    attlist-subart, 
    unua-parto,
    (drv | snc)*,
    sekva-parto 
  }
attlist-subart &= attribute mrk { drv-marko }?

drv

Derivaĵo ene de artikolo. Unu artikolo povas priskribi plurajn derivaĵojn de la kapvorto. Derivaĵo komenciĝas je kapvorto kaj priskribaj elementoj pri ĝi aŭ el unu aŭ pluraj sencoj aŭ el unu aŭ pluraj subdividoj subdrv.

La enhavo de derivaĵo povas obei al unu el du modeloj:

  1. Ordinare komence estas unua-parto sekvata de sencoj aŭ subderivaĵoj kaj poste sekva-parto.
  2. En kelkaj okazoj ni difinas per referenco al alia vorto kaj aldonas nur indikilojn, vd. dif-ref-parto.
drv =
  element drv {
    attlist-drv, 
    drv-kap, 
    (dif-ref-parto |
      (
        unua-parto,
        (subdrv | snc)*,
        sekva-parto
      )
    )
  }
attlist-drv &= attribute mrk { drv-marko }

var

Variaĵo de la vorto, ekz. meĥaniko - mekaniko, pomarbo - pomujo. Ĝi povas enhavi fontindikon k.s., sed ankaŭ rimarkojn kaj ekzemplojn, sed ĝi ne havas propran difinon. Ĝi aperas ene de kapvorto, ĉar ĝi ja estas ĝia variaĵo.

art-var = element var { attlist-var, art-kap, (uzo | klr | ekz | rim)* }
drv-var = element var { attlist-var, drv-kap, (uzo | klr | ekz | rim)* }
attlist-var &= empty

subdrv

Subderivaĵo. Ĝi grupigas plurajn proksimajn sencojn, se la priskribita vorto havas tre multajn sencojn. Tio povas rezulti en pli klara strukturo de la artikolo. La subdividaĵoj estas nombrataj per A), B), …

La enhavo de subderivaĵo povas obei al unu el du modeloj:

  1. Ordinare komence estas unua-parto sekvata de sencoj kaj poste sekva-parto.
  2. En kelkaj okazoj ni difinas per referenco al alia vorto kaj aldonas nur indikilojn, vd. dif-ref-parto.
subdrv =
  element subdrv { 
    attlist-subdrv, 
    (dif-ref-parto |
      (
        unua-parto,
        (snc)*,
        sekva-parto
      )
    )
  }
attlist-subdrv &= attribute mrk { snc-marko }?

snc

Senco de unuopa vorto en artikolo. Komparu la latinajn ciferojn en la artikoloj de PIV.

Per mrk (vd snc-marko) oni povas referenci sencon de alie. Per ref oni referencas al alia senco samartikola (uzata en malmultaj longaj artikoloj, ekz. “al”. Per num oni povus atribui al la senco fiksitan numeron, sed tion ni normale ne uzas, ni lasas tion al la aŭtomata numerado.

La enhavo de senco povas obei al unu el du modeloj:

  1. Ordinare komence estas unua-parto eble sekvata de subsencoj kaj poste sekva-parto.
  2. En kelkaj okazoj ni difinas per referenco al alia vorto kaj aldonas nur indikilojn, vd. dif-ref-parto.
snc = 
  element snc { 
    attlist-snc, 
    (dif-ref-parto |
      (
        unua-parto,
        (subsnc)*,
        sekva-parto
      )
    )
  }
attlist-snc &=
  attribute mrk { snc-marko }?,
  attribute num { text }?,
  attribute ref { text }?

subsnc

Subsenco ene de senco. Ĝi redonas subtilaĵojn ene de unu senco. Ili estas nombrataj per a), b), …

La enhavo de subsenco povas obei al unu el du modeloj:

  1. Ordinare komence estas unua-parto
    kaj poste sekva-parto.
  2. En kelkaj okazoj ni difinas per referenco al alia vorto kaj aldonas nur indikilojn, vd. dif-ref-parto.
subsnc = 
  element subsnc { 
    attlist-subsnc, 
    (dif-ref-parto |
      (
        unua-parto,
        sekva-parto
      )
    )
  }
attlist-subsnc &=
  attribute mrk { marko }?,
  attribute ref { text }?

sncref

Referenco al alia senco. Tiu elemento estas anstataŭigata per la numero de la referencita senco. Vi povas forlasi la atributon ref, se ekzistas parenca elemento ref, kies atributo cel montras al la referencita senco.

sncref = element sncref { attlist-sncref, empty }
attlist-sncref &= attribute ref { text }?

.

STRUKTUROJ DE DETALAJ ELEMENTOJ


fako

Fakoj estas tri- aŭ kvarlingvaj majusklaj etikedoj difinitaj en la listo de fakoj

fako = xsd:string { pattern = "[A-Z]{3,4}" }

art-marko

La marko identigas la artikolon unike. Ĝi estu identa kun la dosiernomo sen la ‘.xml’. Por uzo de versiokontrolo CVS en Revo uziĝas por novaj artikoloj anstataŭe $Id$ kiun CVS etendas al kompleta versioindiko.

art-marko = xsd:string { pattern = "$Id$|($Id: )?([a-z0-9_]+)(.xml)?.*" }

drv-marko

La marko de derivaĵo konsistas el dosiernomo, punkto kaj aldono, donanta la kapvorton, kie la radikon anstataŭ tildon oni montras per ‘0’, ekz. ‘hom.0o’, ‘berlin.B0o’.

drv-marko = xsd:ID { pattern = "([a-z0-9_]+)\.[A-Za-z_]*0[A-Za-z_0]*(\.[A-Za-z_0-9]+)?" }

snc-marko

La marko de senco konsistas el la marko de la derivaĵo, punkto kaj identigilo de la senco, ekz. ‘ord.0o.BIO’, ‘azen.0o.figure’.

snc-marko = xsd:ID { pattern = "([a-z0-9_]+)\.[A-Za-z_]*0[A-Za-z_0]*\.[A-Za-z_0-9]+" }

marko

La marko identigas ‘nodon’ de la vortaro, ekz. artikolon, derivaĵon, sencon aŭ rimarkon, kiun oni povas referenci de alia loko en la vortaro per la sama marko.

marko = xsd:ID { pattern = "([a-z0-9_]+)\.[A-Za-z0-9\._]+" }

kap

Kapvorto okazas en du kuntekstoj – komence de artikolo kaj komence de derivaĵo, en la unua kazo ĝi signas radikon en la dua kazo ĝi konsistas el iuj literoj kaj eble tildo refencanta al la kapvorto, krome en la kapvorto povas okazi fontindiko.

art-kap = element kap { attlist-kap, (text | rad | ofc | fnt | tld | art-var)* }
drv-kap = element kap { attlist-kap, (text | ofc | fnt | tld | drv-var)* }
attlist-kap &= empty

rad

Radiko de kapvorto. Ĝi estas bezonata por anstaŭigo de tildoj. Sekve la “radiko” de afiksoj kaj finaĵoj estu ili mem, sen la streketoj antaŭe aŭ malantaŭe. La atributo var povas identigi radikon de variaĵo.

rad = element rad { attlist-rad, text }
attlist-rad &= attribute var { text }?

ofc

Oficialeco de la kapvorto/derivaĵo, povas esti *, 1, …, 9 kiel en PV, PIV

ofc = 
  element ofc { 
    attlist-ofc, 
    xsd:string { pattern="\*|\(?[1-9]\)?|19[0-9]{2}" } 
  }
attlist-ofc &= empty

fnt

Fonto enhavas informojn pri aŭtoro, verko, trovloko aŭ aliajn informojn.

fnt = element fnt { attlist-fnt, (text | bib | aut | vrk | lok | url)* }
attlist-fnt &= empty

gra

Kiel grammatikaj informoj momente estas permesataj nur indiko de la vortspeco aŭ simpla teksto

gra = element gra { attlist-gra, (text | vspec)* }
attlist-gra &= empty

vspec

Vortspeco. Ekz. subst. por substantivo; tr/ntr por transitivaj kaj netransitivaj verboj ktp.

vspec = element vspec { 
  attlist-vspec, 
  (
    ("tr"|"ntr"|"x"|"abs.") 
  | ("subst."|"substantivo") 
  | ("adj."|"adjektivo") 
  | ("adv."|"adverbo") 
  | ("artikolo"|"determinilo")
  | ("interj."|"interjekcio"|"ekkrio"|"sonimito") 
  | ("konj."|"konjunkcio") 
  | ("subordigilo") 
  | ("pref."|"prefikso") | ("suf."|"sufikso") 
  | ("prep."|"prepozicio") | "prepoziciaĵo"
  | ("pron."|"pronomo") 
  ) 
  }
attlist-vspec &= empty

uzo

La uzo povas esti stilo, fako, regiono aŭ alia klarigo, kiel estas uzata la vorto aŭ termino. Por la fakoj kaj stiloj uzu unu el la aliloke listigitaj mallongigoj.

uzo = element uzo { attlist-uzo, (text | tld)* }
attlist-uzo &= attribute tip { "fak" | "reg" | "klr" | "stl" }?

dif

Difino estas la frazo difinanta la vorton, sencon aŭ subsencon. Ĝi povas esti ankaŭ en alia(j) lingvo(j) ol la vorto mem. La lingvon indikas la atributo lng.

dif =
  element dif {
    attlist-dif,
    (text | trd | trdgrp | ref | refgrp | dif-ref | ekz | snc | tekst-stiloj)*
  }
attlist-dif &= attribute lng { text }?

ekz

Ekzemplo konsistas el ekzemplofrazo, klarigoj kaj fonto.

ekz =
  element ekz {
    attlist-ekz,
    (text
     | fnt
     | uzo
     | ref
     | refgrp
     | dif-ref
     | ind
     | trd
     | trdgrp
     | esc
     | tekst-stiloj)*
  }
attlist-ekz &= attribute mrk { marko }?

rim

Rimarko povas enhavi iujn indikojn pri la vorto aŭ senco, krome referencojn, ekzemplojn, emfazitajn partojn.

rim =
  element rim {
    attlist-rim, (text | ref | refgrp | ekz | aut | fnt | esc | tekst-stiloj)*
  }
attlist-rim &=
  attribute num { text }?,
  attribute mrk { marko }?

refgrp

Referencgrupo grupigas plurajn samtipajn referencojn. La tipon indikas la atributo tip. Tiukaze ne uzu la atributon tip en la subelementoj ref!

refgrp = element refgrp { attlist-refgrp, (text? & ref+) }
attlist-refgrp &=
  [ a:defaultValue = "vid" ]
  attribute tip {
    "vid"
    | "hom"
    | "sin"
    | "ant"
    | "super"
    | "sub"
    | "prt"
    | "malprt"
    | "lst"
    | "ekz"
  }?

ref

Referenco montras al alia, simil- aŭ alisignifa vorto, oni povas distingi diversajn rilattipon al la referencita vorto. La enhavo de la referenco estas tio, kio aperas en la legebla teksto. La referencitan vorton mem oni difinas per la atributo cel. La celon oni plej bone difinas per: radiko.derivaĵo.difino, oni povas uzi la numeron de la difino aŭ derivaĵo. Plej bone oni generas la markojn (t.e. la eblaj celoj de referenco) aŭtomate por minimumigi erarojn. La atributoj lst kaj val servas por referenci al vortlisto (tip=”lst”), ekz. monatoj. Se temas pri ordigita listo, vi povas indiki valoron per val, ekz. “3” ĉe la monato marto.

ref = element ref { attlist-ref, (text | tld | klr | sncref)* }
attlist-ref &=
  attribute tip {
    "vid"
    | "hom"
    | "sin"
    | "ant"
    | "super"
    | "sub"
    | "prt"
    | "malprt"
    | "lst"
    | "ekz"
  }?,
  attribute cel { text },
  attribute lst { text }?,
  attribute val { text }?

lstref

Referenco al vortlisto el artikolo.

lstref = element lstref { attlist-lstref, (text | tld | klr)* }
attlist-lstref &= attribute lst { text }

tezrad

Tezaŭraradiko. La kapvorto aperas en la enirlisto de la tezaŭro. Se vi uzas la atributon fak, ĝi aperas en la struktura enirlisto de la fako.

tezrad = element tezrad { attlist-tezrad, empty }
attlist-tezrad &= attribute fak { fako }?

trdgrp

Tradukgrupo kunigas diversajn tradukojn de sama lingvo.

trdgrp = element trdgrp { attlist-trdgrp, (text | trd)* }
attlist-trdgrp &= attribute lng { text }

trd

Traduko kosistas el traduka vorto aŭ frazo kaj klarigoj, poste povos sekvi aliaj elementoj.

trd = element trd { attlist-trd, (text | klr | ind | mll | ofc | baz)* }
attlist-trd &=
  attribute lng { text }?,
  attribute fnt { text }?

ind

Parto de traduko, kiu liveras la kapvorton en la indekso, do <trd>sich <ind>bemühen</ind></trd> aperas sub bemühen. Aŭ parto de ekzemplo aŭ bildpriskribo, al kiu rilatas internaj tradukoj ktp.

ind = element ind { attlist-ind, (text | tld | klr | mll)* }
attlist-ind &= empty

mll

Mallongigita traduko, por ekz. ne montri tutan frazon en la indekso oni povas aperigi tie nur komencon, finon aŭ mezon.

mll = element mll { attlist-mll, (text | tld | klr | ind)* }
attlist-mll &= attribute tip { "kom" | "mez" | "fin" }?

baz

Baza formo de traduko, sub kiu la vorto subordiĝos en la indekso.

baz = element baz { attlist-baz, text* }
attlist-baz &= empty

bld

Bildo povas ilustri iun vorton aŭ sencon. Per la atributo lok ĝi referencas al ekstera dosiero, kiu entenas la bildon. Per altlrg vi povas doni fiksan formaton. Per tip vi donas tipon de la bildo, t.e. img por JPEG, GIF, PNG-bildo, svg por SVG-vektorgrafiko. Per fnt vi donas fonton kaj prm la permesilon laŭ kiu la bildo rajtas esti uzata (vd ĉe Wikimedia Commons).

bld =
  element bld {
    attlist-bld, (text | tld | klr | fnt | ind | trd | trdgrp)*
  }
attlist-bld &=
  attribute lok { xsd:anyURI },
  attribute mrk { marko }?,
  [ a:defaultValue = "img" ] attribute tip { "img" | "svg" }?,
  attribute alt { xsd:int }?,
  attribute lrg { xsd:int }?,
  attribute prm { text }?

adm

Administraj informoj estu por redaktado. Ili povus enhavi informojn pri kreodato, ŝanĝdato, aŭtoro, eraroj kaj plibonigproponoj pri artikolo. Ĝia strukturo ankoraŭ estas diskutatebla.

adm = element adm { attlist-adm, (text | aut)* }
attlist-adm &= empty

tld

Tildo rilatas al la radiko, donita en la kapvorto ĝi ne bezonas enhavon. La atributo lit indikas alian komencliteron ol havas la radiko, grava por majuskligo kaj minuskligo. La atributo var povas identigi radikon de variaĵo.

tld = element tld { attlist-tld, empty }
attlist-tld &= 
  attribute lit { text }?,
  attribute var { text }?

klr

Klarigo pri vorto, difino, ekzemplo ktp.

klr =
  element klr {
    attlist-klr,
    (text | trd | trdgrp | ekz | ref | refgrp | esc | tekst-stiloj)*
  }
attlist-klr &= attribute tip { "ind" | "amb" }?

bib

Bibliografia indiko por fonto, estas mallongigo el listo de difinitaj bibliografieroj kaj anstataŭas verko- kaj aŭtoroindikon en la fontoj.

bib = element bib { attlist-bib, text* }
attlist-bib &= empty

vrk

Verko, en kiu troviĝas citita frazo aŭ vorto

vrk = element vrk { attlist-vrk, (text | url)* }
attlist-vrk &= empty

lok

Loko, kie troviĝas citita frazo aŭ vorto en verko

lok = element lok { attlist-lok, (text | url)* }
attlist-lok &= empty

aut

Aŭtoro de citita frazo aŭ verko

aut = element aut { attlist-aut, text }
attlist-aut &= empty

frm

Matematika aŭ kemia formulo, por matematikaj formuloj oni povas ankaŭ doni esprimon laŭ sintakso de AsciiMath por pli bela kompostado

frm = element frm { attlist-frm, (text | sup | sub | g | k)* }
attlist-frm &= attribute am { text }?

g

Grasa parto de formulo, ekz. vektoro, matrico k.s., bv. uzi nur en frm

g = element g { attlist-g, text* }
attlist-g &= empty

k

Kursiva parto de formulo, ekz. variablo k.s., bv. uzi nur en frm

k = element k { attlist-k, text* }
attlist-k &= empty

em

Emfazo. Normale grase skribata vortoj.

em = element em { attlist-em, (text | tld)* }
attlist-em &= empty

sup

altigita teksto, ekz. en ĥemiaj formuloj

sup = element sup { attlist-sup, (text | g | k)* }
attlist-sup &= empty

sub

malaltigita teksto, ekz. en ĥemiaj formuloj

sub = element sub { attlist-sub, (text | g | k)* }
attlist-sub &= empty

ctl

citilita teksto, ekz. memindika uzo de vorto

ctl = element ctl { attlist-ctl, (text | tld | em | frm)* }
attlist-ctl &= empty

nom

nomo ne-esperantigita, ignorata dum vortkontrolo ekz. “Karl Bein”

nom = element nom { attlist-nom, text* }
attlist-nom &= empty

nac

nacilingva vorto aŭ esprimo, ignorata dum vortkontrolo ekz. “powerful”

nac = element nac { attlist-nac, text* }
attlist-nac &= empty

esc

escepta vorto aŭ esprimo laŭ vortanaliza gramatiko, ekz. “vivipova” (anst. “pova vivi” aŭ “vivopova”), “ĵusfarita” (anst. “ĵus farita”)

esc = element esc { attlist-esc, text* }
attlist-esc &= empty

url

Referenco al iu ekstera dosiero. En la HTML-versio de vortaro tio fariĝas <a href=…> Anstataŭ la TTT-ejo prefere uzu la alinomojn difinitajn en la DTD, ĉar alikaze la referencoj tro ofte malvalidiĝus.

url = element url { attlist-url, text }
attlist-url &= attribute ref { xsd:anyURI }?

mlg

mallongigo de la kapvorto, ekz. ĉe nomoj de organizaĵoj. Per kod vi povas indiki devenon de la mallongigo, ekz. ISO-3166 ĉe landokodoj

mlg = element mlg { attlist-mlg, text }
attlist-mlg &= attribute kod { text }?